|
Esperanta Vingustumado
Dimanĉo la 27-an de novembro okazis en la Urbodomo de Subirats (Alt Penedès) la unuafoja Esperanta Vingustumado, organizita de Kataluna Esperanto-Asocio kunlabore de Urbodomo de Subirats kaj la vinkompanio Maspujadó. Tiu senpaga agado esploris la rilaton inter vino kaj la Internacia Lingvo, kaj samtempe oferis al la partoprenantoj gustumadon de vinoj el la komarko.
|
|
Libroprezentado okaze de Zamenhofa Tago
Kataluna Esperanto-Asocio prezentos siajn du pli novajn eldonaĵojn, omaĝante tiujn neatentitajn kaj malvidebligitajn inojn, kiuj kontribuis kun siaj verkoj al la sukceso de la Esperantista movado inter la jaroj 1909 kaj 1936. Ili ankaŭ omaĝas Caterina Albert (Víctor Català), elstara reprezentanto de tiu lukto ene de katalunlingva literaturo.
Partoprenos Margarida Casacuberta, profesoro de la katedro Víctor Català ĉe la Universitat de Girona kaj antaŭparolisto de Antologio de Soleco, kaj Bet Abeyà kaj Xavier Margais, redaktoroj de la antologio de esperantistaj poetinoj Forte Verki.
La prezentado okazos vendredon, la 16an de decembro je la 7a vespere en Espai Vilaweb de Barcelono (carrer de Ferlandina, 43).
|
Rezervo por Zamenhofa Tagmanĝo
Vi jam povas rezervi viajn sidlokojn por la komuna tagmanĝo okaze de la Zamenhofa Tago, okazonta en Subirats la venontan sabaton, la 17-an de decembro. Por rezervi oni nur devas alklaki la sekvan ligilon: Rezervu.
Feliĉajn festojn kaj feliĉan novjaron
Ni kaptas la okazon por deziri, al ĉiuj membroj de la esperantista familio de Katalunlingva Landaro, bonan Kristnaskan feston kaj plej bonan eniron en la jaron 2023, nome de la Estraro de Kataluna Esperanto-Asocio. Ke la nova jaro alportu al ni novajn okazojn por renkontiĝi, kunhavi vivmomentojn kaj daŭre labori por la disvastigado de Esperanto nialande, kaj ankaŭ de la kataluna lingvo kaj kulturo tutmonde per la Internacia Lingvo!
|